samedi 13 juillet 2013

En kafejo de Artoj

     Por festi nian "geedziĝon", ni organizis kunvenon en ŝatata loko en Hérouville. Temas pri kafejo kie kutime kelkaj samideanoj ofte vespermanĝas ĉiun mardon post la kunveno.

     En tiu "Kafejo de Artoj" (kie estis lastatempe ekspoziciitaj bildoj pri Fukuŝima) krom niajn familianojn ni invitis niajn ekskolegojn instruistojn, gepatrojn de kelkaj ekslernantoj kaj ekslernantinon mem, tre karajn geamikojn kaj esperantistojn por trinki aperitivon.
 
     Ĉar ni longe laboris kun senegala lernejo kaj daŭre partoprenas en asocia programo por plibonigi la instruadon kaj vivkondiĉojn de malriĉaj vilaĝoj, por vigligi la kunvenon mi petis helpon de afrikaj muzikistoj.
 
     Meze de la kunveno mi dankis la sesdek personojn kiuj ĉeestis. La etoso estis tre agrabla kaj estis por ni granda plezuro revidi homojn kun kiuj ni ne plu havis rilatojn post nia emeritiĝo.

     Tiuokaze nia amiko Samba T. el la senegala vilaĝo Lidube surmetis sian tradician bubuon. Kun lia edzino li portis al ni mesaĝon de la direktoro de la afrika lernejo kiu tre kortuŝis nin.
 
     Gigi kaj mi estis tiel okupitaj kisi la geamikojn, danki ĉiujn por la tre afablaj diritaj vortoj, zorgi pri la novaj alvenantoj ... ke ni ne havis tempon por tintigi la glasojn !!! Ni faris tion preskaŭ kiam la unua parto de la festo finiĝis.
 
     Jen la fino de la kunveno pri amikeco. Atendis nin la dua parto de la festo, en restoracio kun la familianoj. Mi ne raportos pri tio ĉar ĝi estas pli intima.
 
 

 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire